From the Inside Flap
Mil Unuaj Vortoj estas trezoro da lernigaj ebloj por infanoj de ĉiu
aĝo. Ankaŭ por plenkreskuloj! Ĝi estas fascina paroliga libro por
helpi eklegi en Esperanto, kaj fonto de ideoj por konversacio.
La intenco estas, ke gepatroj kaj instruistoj uzu la libron por
interesigi la lernantojn per trovo de la objektoj en la bildoj kaj la
vortoj ĉirkaŭaj. Tio kondukos al vigla konversacio pri la situacioj en
la bildoj. Ekzemple: Trovu la anasidon! Kiu trinkas lakton? Kion faras
la hundo? Kaj tiel plu.
Ĉi tiu reviziita eldono alportas freŝan vivon al ĉi tiu tre populara
libro. La bildoj kaj etikedoj nun inkluzivas objektojn, kiuj aperis en
la ĉiutaga vivo nur en la lastaj jaroj. La ilustraĵoj de Stephen
Cartwright, el kiuj kelkaj estas tute novaj, donas per siaj abundo da
detalo kaj ludema aliro horojn da valora distrado kaj utila amuzo.
Ĉi tiu libro estas disponata en diversaj lingvoj, tiel donante
mirindan lerneblecon por junaj lernantoj de fremdaj lingvoj, kaj por
iu ajn, kiu deziras la stimulon de lernado per bildoj.